Tobit

Ĉapitro 1
1 Libro de la historio de Tobit, filo de Tobiel, filo de Ananiel, filo de Aduel, filo de Gabael, el la idoj de Asiel, el la tribo de Naftali.
2 Dum la tagoj de Enemesar, la reĝo de Asirio, li estis kondukita en ekzilon el Tisbe, situanta sude de Kedeŝ de Naftali en Galileo, super Aŝer.
3 Mi, Tobit, iris laŭ la vojo de vero kaj justeco ĉiujn tagojn de mia vivo, kaj mi faris multajn almozojn al la fratoj el mia gento, kiuj kun mi iris en ekzilon al la lando Asirio, al Nineve.
4 Kiam mi estis ankoraŭ en mia patrolando Izrael, en mia juneco, la tuta tribo de Naftali, mia prapatro, sin disigis de la sanktejo de Jerusalem, la urbo kiu elektiĝis el ĉiuj triboj de Izrael, por ke ĉiuj triboj oferu tie; tie estis la sankta templo, la loĝejo de la Plejaltulo, konstruita poreterne.
5 Ĉiuj triboj, kiuj sin disigis, oferadis al la bovino de Baal, ankaŭ la domo de mia prapatro Naftali.
6 Nur mi vojaĝis plurfoje al Jerusalem por la festoj, kiel estas skribite en eterna ordono por tuta Izrael. Mi kunportis la unuaaĵojn kaj la dekonojn de la rikolto kaj la unuetonditan lanon
7 kaj donis tion al la pastroj, la filoj de Aaron, ĉe la altaro. De la rikolto la dekonon mi donis al la filoj de Levi, kiuj servadis en Jerusalem. Duan dekonon mi vendis kaj elspezis ĝin ĉiujare ĉe mia vojaĝo en Jerusalem.
8 Trian dekonon mi donacis al tiuj, kiuj estis rajtigitaj pri tio, kiel ordonis Debora, mia avino. Mia patro postlasis min orfo.
9 Kiam mi viriĝis, mi edziĝis kun Anna, el mia parencaro, kaj el ŝi mi generis Tobiason.
10 Kiam ni estis forkondukitaj al Nineve, ĉiuj fratoj miaj kaj la homoj de mia gento manĝadis la panon de la nacianoj.
11 Sed mi detenis min manĝi ĝin,
12 ĉar mi memoris Dion tutkore.
13 La Plejaltulo donis al mi favoron kaj prestiĝon ĉe Enemesar, kaj mi fariĝis lia aĉetisto.
14 Mi regule vojaĝis al Medio, kaj en Rages de Medio mi deponis ĉe Gabael, la frato de Gabria, dek talantojn da arĝento.
15 Kiam mortis Enemesar, lia filo Sanĥerib ekregis anstataŭ li. Liaj tagoj estis maltrankvilaj, do mi ne plu povis vojaĝi al Medio.
16 Dum la tagoj de Enemesar, mi ofte almoze subtenis miajn fratojn.
17 Mian panon mi donis al la malsatantoj, kaj miajn vestaĵojn al la nuduloj, kaj se iun el mia gento mi vidis morta aŭ forĵetita ekster la muro de Nineve, mi enterigis lin.
18 Kaj se, post sia fuĝo el Judujo, reĝo Sanĥerib mortigis iun, kaŝe mi enterigis tiujn; ĉar en sia kolerego multajn li mortigis. Kaj la kadavrojn la reĝo serĉis sed ne trovis.
19 Sed unu el la homoj de Nineve iris denunci min al la reĝo, ke mi enterigis ilin. Mi do min kaŝis. Kiam mi informiĝis, ke oni serĉas min por mortigi min, pro timo mi fuĝis.
20 Ĉiu mia posedaĵo estis konfiskita, kaj restis al mi nur Anna, mia edzino, kaj Tobias, mia filo.
21 Ne forpasis kvindek tagoj, antaŭ ol mortigis la reĝon du filoj liaj. Ili fuĝis al la monto Ararat. Lia filo Saĥerdon ekregis anstataŭ li. Li estrigis Aĥiaĥaron, la filon de mia frato Anael, super ĉiuj kontoj de la regno kaj super la tuta administracio.
22 Aĥiaĥar alte estimis min, do mi povis reiri al Nineve. Aĥiaĥar estis ja verŝisto, prizorganto de la sigelringo, administranto kaj trezoristo. Saĥerdon donis al li la duan rangon de la regno. Li estis mia nevo.

Ĉapitro 2
1 Kiam mi returniĝis al mia domo, mia edzino Anna kaj mia filo Tobias estis redonitaj al mi. Dum la pentekosta festo, la festo de la sep sanktaj semajnoj, oni aranĝis bonan festmanĝon honore al mi, kaj mi eksidis por manĝi.
2 Mi admiris la multajn manĝaĵojn kaj diris al mia filo: Iru kaj alkonduku ĉiun malriĉan fraton, kiu memoras la Sinjoron, kiun vi renkontos. Jen mi atendas vin.
3 Revenante, li diris: Patro, unu el nia gento jen kuŝas strangolita kaj forĵetita sur la vendoplaco.
4 Antaŭ ol ion gustumi, mi eksaltis kaj portis lin al ejeto, por konservi lin tie ĝis malleviĝos la suno.
5 Reveninte, mi min lavis kaj manĝis malĝoje.
6 Mi memoris la profetaĵon de Amos, kiu diris: Aliformiĝos viaj festoj en funebron kaj ĉiuj viaj kantoj en lamentojn, kaj mi ploris.
7 Kiam subiris la suno, mi foriris, fosis tombon kaj enterigis lin.
8 La najbaroj ridis: Li ne plu timas morti pro tia afero. Apenaŭ li eskapis, sed jen denove li enterigas mortintojn.
9 Kiam tiunokte mi enterigis lin, kaj revenis, mi ekkuŝis por dormi apud la muro de la korto, ĉar mi estis malpurigita. Mia vizaĝo estis nekovrita.
10 Mi ne rimarkis, ke estas paseroj sur la muro. La paseroj faligis varman sterkon en miajn nefermitajn okulojn, kaj blankaĵoj formiĝis en miaj okuloj. Mi konsultis kuracistojn, sed ili ne povis helpi min. Aĥiaĥar prizorgis min, ĝis li foriris al Elimes.
11 Mia edzino Anna provis vivteni nin per teksado.
12 Ŝi liveris al la klientoj, kaj ili donis al ŝi pagon; foje ili aldonis kapridon.
13 Kiam ŝi venis al mi, ĝi komencis bleki. Mi diris al ŝi: De kie venis la kaprido? Ĝi ja ne estas ŝtelita? Redonu ĝin al ĝiaj posedantoj, ĉar ne estas permesite manĝi ŝtelitaĵon.
14 Sed ŝi diris: Oni donis ĝin al mi krom la pago. Sed mi ne kredis ŝin, kaj mi diris, ke ŝi redonu ĝin al ĝiaj posedantoj.Mi koleris je ŝi. Ŝi respondis al mi: Kie nun estas viaj almozoj kaj via justeco? Nun ja vere oni ekkonas vin!

Ĉapitro 3
1 Mi ekmalĝojis, ploris kaj preĝis malgaje:
2 Justa Vi estas, Sinjoro, kaj ĉiuj viaj faroj kaj vojoj atestas pri kompatemo kaj vero. Vi juĝas eterne, per vera kaj justa juĝo.
3 Memoru min, rigardu min. Ne punu min pro miaj pekoj kaj nescioj, aŭ pro tiuj de miaj prapatroj, kiujn ili faris antaŭ Vi.
4 Ili ja malobeis Viajn ordonojn. Vi transdonis nin al prirabado, ekzilo kaj morto, kaj al primokado fare de ĉiuj nacioj, inter kiujn ni estas dispelitaj.
5 Ankaŭ nun prave min trafas Viaj punoj multaj kaj veraj. Vi agas pri mi laŭ miaj pekoj kaj tiuj de miaj prapatroj, ĉar ni ne plenumis Viajn ordonojn. Ni ne iris fidele antaŭ Vi.
6 Nu, agu pri mi, kiel ŝajnas plej bone al Vi: ordonu, ke mia spirito forpreniĝu, ke mi neniiĝu kaj fariĝu tero. Ĉar ja estas pli bone por mi morti ol vivi, ĉar mi aŭdis malĝustajn riproĉojn kaj mi havas grandan malĝojon. Ordonu, ke mi liberiĝu el tiu ĉi mizero en la eternan loĝejon. Ne turnu Vian vizaĝon for de mi.
7 Tiun saman tagon okazis al Sara, filino de Raguel, en Ekbatana en Medio, ke ŝin primokis servistinoj de ŝia patro.
8 Ĉar jam al sep viroj ŝi estis edzinigita, sed Asmodao, la fia demono, mortigis ilin antaŭ ol ili sekskuniĝis kun ŝi. Ili do diris al ŝi: Ĉu vi ne komprenas, ke vi sufokas viajn edzojn? Vi jam havis sep edzojn, kaj vi ne ĝuis eĉ de unu el ili.
9 Kial vi skurĝas nin? Se ili mortis, vi akompanu ilin! Neniam ni vidu filon aŭ filinon de vi!
10 Aŭdinte tion, ŝi tiom malĝojis ke ŝi volis pendumi sin. Sed ŝi diris: Mi estas la sola infano de mia patro. Se tion mi faros, tio estos hontigo por li, kaj en ĉagreno mi kondukos lian maljunecon al Hadeso.
11 Kaj apud la fenestro ŝi preĝis: Benata Vi estas, Sinjoro mia Dio; kaj benata kaj honorata estas Via sankta nomo poreterne. Ĉiuj Viaj faroj benu Vin eterne.
12 Sed nun, Sinjoro, mi turnas miajn okulojn kaj mian vizaĝon al Vi:
13 ordonu, ke mi liberiĝu de la tero, kaj ke mi ne plu aŭdu tiajn insultojn.
14 Vi scias, Sinjoro, ke mi estas pura pri ĉia peko kun viro,
15 kaj ke en la lando de mia kaptiteco mi neniam makulis mian nomon, nek la nomon de mia patro. Mi estas la sola infano de mia patro, kaj li havas neniun filon kiu heredos de li. Ankaŭ ne estas proksima parenco nek ties filo, por kiu mi konservu min kiel estontan edzinon. Jam sep edzoj mortis ĉe mi: do kial mi plu vivu? Sed se Vi ne volas mortigi min, do kompate Vi rigardu min, por ke tiajn insultojn mi ne plu aŭdu.
16 Aŭdiĝis la preĝo de ambaŭ ĉe la gloro de Dio.
17 Rafael estis sendita por kuraci ambaŭ: por forpreni la blankaĵojn de la okuloj de Tobit; por doni Saran, la filinon de Raguel, kiel edzinon al Tobias, filo de Tobit; kaj por enkatenigi la fian demonon Asmodao. Ĉar al Tobias estis destinite ricevi ŝin. Sammomente Tobit eniris en sian domon, kaj Sara, filino de Raguel, malsupreniris el sia supra ĉambro.

Ĉapitro 4
1 Tiutage Tobit ekmemoris pri la mono, kiun li deponis ĉe Gabael en Rages de Medio,
2 kaj li diris al si mem: Mi preĝis pri la morto. Kial mi ne alvoku mian filon Tobias, por informi lin, antaŭ ol mi mortos?
3 Alvokinte lin, li diris: Infano, se mi mortos, enterigu min. Ne malzorgu vian patrinon, sed honoru ŝin ĉiujn tagojn de via vivo. Faru tion, kio plaĉos al ŝi, kaj ne ĉagrenu ŝin.
4 Memoru, infano, ke multajn danĝerojn ŝi toleris, dum vi estis en ŝia utero. Kiam ŝi mortos, enterigu ŝin apud mi, en la sama tombo.
5 Ĉiujn tagojn, infano, vi memoru la Sinjoron, nian Dion. Ne peku, nek malobeu Liajn ordonojn. Faru justecon ĉiujn tagojn de via vivo, kaj ne iru laŭ la vojoj de maljusteco.
6 Se vi sekvos la veron, vi havos sukceson en via laboro,
7 kaj al ĉiuj, kiuj faras justecon, vi donu almozojn el viaj posedaĵoj. Via okulo ne estu avara, se almozon vi donas. Ne forturnu vian vizaĝon de malriĉulo, kaj la vizaĝo de Dio neniam sin forturnos de vi.
8 Laŭ viaj posedaĵoj almozojn donu, konforme al ilia amplekso. Se malmulton vi havos, ne timu doni malmulton almoze.
9 Vi ja preparos por vi bonan trezoron, por tempo de bezono,
10 ĉar almozdono savas el la morto kaj malhelpas al oni eniri en mallumon.
11 Ĉiu almozdono estas bona donaco antaŭ la Plejaltulo, por ĉiu, kiu ĝin faras.
12 Fortenu vin, infano, de ĉia seksa miskonduto; unue prenu edzinon el la idoj de viaj prapatroj. Ne prenu edzinon aligentan, kiu ne estas el la tribo de via patro, ĉar filoj de profetoj ni estas. Memoru pri Noa, Abraham, Isaak, Jakob, niaj prapatroj! Ili ĉiuj, infano, prenis edzinojn el siaj parencoj: ili estis benataj en siaj infanoj, kaj iliaj idoj heredos la landon.
13 Nun, infano, amu viajn parencojn, kaj ne opiniu vin tro alta super ili kaj super la gefiloj de via popolo por preni al vi edzinon el ili, ĉar fiero kondukas al detruiĝo kaj multa konfuzo. Same senvaloreco kondukas al pereo kaj granda malriĉeco. Senvaloreco ja patrinas malsaton.
14 Pagon ŝuldatan al laborinto vi ne restigu ĉe vi ĝis sekva mateno, sed donu ĝin tuj. Ĉar se Dion vi servos, vi estos kompensita. Atentu, infano, ĉe ĉiu via faro kaj kondutu bone ĉe ĉiu ago.
15 Kion vi malŝatas, al alia tion ne faru. Ne drinku vinon, nek akompanu vin ebrieco.
16 Donu manĝon al malsatanto, kaj vestaĵojn al nuduloj. Se vi havas superfluon, ĉiam donu ĝin almoze; via okulo ne domaĝu kiam vi almozdonas.
17 Elverŝu vian panon sur tombojn de justuloj, sed ne donu ĝin al pekuloj.
18 Serĉu konsilon ĉe saĝulo, ne tro fieru por utiligi bonan konsilon.
19 Ĉiam benu la Sinjoron, vian Dion, kaj petu de Li, ke viaj vojoj estu rektaj, ke ĉiuj iroj kaj planoj viaj estu bonsortaj. Ĉar neniu nacio estras siajn planojn, sed la Sinjoro donas ĉion bonan. Tiun, kiun Li volas, Li humiligas laŭ Sia volo. Kaj nun, infano, memoru miajn ordonojn; ili ne forlasu vian koron.
20 Nun mi informos vin pri la dek talantoj da arĝento, kiujn mi deponis ĉe Gabael, frato de Gabria, en Rages de Medio.
21 Ne timu, infano, ke ni malriĉiĝis. Vi ja havas multon, se vi timas Dion, apartiĝas de ĉiu peko kaj faras tion, kio ŝajnas bona al Li.

Ĉapitro 5
1 Tobias respondis al li: Patro, ĉion mi faros, kion vi ordonis al mi.
2 Sed kiel mi povos preni la monon, se mi ne konas lin?
3 Tobit donis al li la pruntateston kaj diris al li: Serĉu viron, kiu akompanos vin. Mi pagos lin, dum mi vivos.Iru kaj prenu la monon.
4 Tobias iris serĉi viron, kaj trovis Rafaelon. Tiu estis anĝelo, sed tion li ne sciis.
5 Li diris al li: Ĉu mi povos iri kun vi al Rages de Medio, kaj ĉu vi konas la regionon?
6 La anĝelo diris al li: Mi iros kun vi, kaj mi konas la vojon, ĉar mi foje gastis ĉe nia frato Gabael.
7 Tobias diris al li: Atendu min, ĝis mian patron mi informis.
8 Li diris al li: Iru, sed ne malrapidu.
9 Li eniris kaj diris al sia patro: Jen, mi trovis personon, kiu akompanos min. Li diris: Alvoku lin al mi, por ke mi sciu, el kiu tribo li estas, kaj ĉu li estas fidinda por vojaĝi kun vi.
10 Tobias alvokis lin, kaj li eniris. Ili salutis unu la alian.
11 Tobit diris al li: Frato, el kiu tribo, el kiu familio vi estas? Informu min.
12 La alia diris al li: Ĉu vi serĉas tribon kaj familion, aŭ dungiton por akompani vian filon? Tobit diris al li: Frato, mi volas scii viajn genton kaj nomon.
13 Tiam li diris: Mi estas Azarja, filo de la granda Ĥananja, el viaj parencoj.
14 Al tio Tobit diris: Bonvenon, frato. Ne koleru al mi, ĉar mi volis scii pri viaj tribo kaj familio. Vi estas mia parenco, el bona kaj honorinda gento. Ĉar mi ekkonis Ĥananjan en Jatanon, la filojn de la granda Ŝemi, kiam kune ni iradis al Jerusalem por tie adori la Sinjoron, alportante la unuaaĵojn kaj la dekonojn de la rikolto. Ili ne sekvis la misvojojn de niaj fratoj. Vi estas el bona deveno, frato.
15 Sed, diru al mi: kiun pagon mi donu al vi? Ĉu draĥmon ĉiutage, kaj la elspezojn, kiujn vi faros kun mia filo?
16 Mi pliigos la pagon, se vi bone revenos.
17 Ili akordiĝis pri tio. Kaj li diris al Tobias: Pretigu vin por la vojaĝo. Havu bonan vojaĝon! La filo preparis la necesaĵojn por la vojaĝo, kaj lia patro diris al li: Iru kun tiu viro. Dio kiu loĝas enĉiele, faciligu vian veturon, kaj Lia anĝelo akompanu vin. Ambaŭ do ekiris, kaj la hundo de la knabo iris kun ili.
18 Anna, lia patrino, ekploris, kaj diris al Tobit: Kial vi forsendis nian knabon? Ĉu li ne estis la apogilo de nia maljuneco, dum ĉe ni li en- kaj eliradis?
19 Mono estas ja nur mono: senvalora kompare kun la vivo de nia infano.
20 Kion por vivi al ni donas la Sinjoro, tio estu sufiĉa por ni.
21 Tobit diris al ŝi: Ne zorgu, fratino. Li bonorde revenos, kaj viaj okuloj revidos lin,
22 ĉar bona anĝelo akompanos lin. Lia veturo estos sukcesa, kaj li revenos sana.
23 Ŝi ĉesis plori.

Ĉapitro 6
1 Vojaĝante, vespere ili atingis la riveron Tigris, kaj tie ili bivakis.
2 La knabo descendis por lavi sin. Fiŝo saltis el la rivero kaj volis engluti la knabon.
3 Sed la anĝelo diris al li: Kaptu la fiŝon. La knabo ekkaptis la fiŝon, kaj ĵetis ĝin sur la bordon.
4 La anĝelo diris: Distranĉu la fiŝon. Prenu la koron, la hepaton kaj la galon, kaj konservu ilin.
5 La knabo agis laŭ la ordono de la anĝelo. Ili rostis la fiŝon kaj manĝis ĝin.
6 Ili plu veturis ĝis ili venis en la proksimeco de Ekbatana.
7 La knabo diris al la anĝelo: Azarja, frato, por kio taŭgas la hepato, la koro kaj la galo de la fiŝo?
8 Li diris al li: Rilate al la koro kaj la hepato: se demono aŭ malbona spirito ĝenas iun, oni devas bruligi ilin antaŭ la viro aŭ virino, kaj ĝi ne plu ĝenos ilin.
9 Rilate al la galo: ŝmiru ĝin sur iun, kies okuloj estas kovritaj per blankaĵoj, kaj li resaniĝos.
10 Kiam ili proksimiĝis al Ekbatana,
11 la anĝelo diris al la knabo: Frato, hodiaŭ ni gastos ĉe Raguel. Ankaŭ li estas parenco via, kaj li havas unu solan filinon nomatan Sara.
12 Mi petos, ke li donu ŝin al vi kiel edzinon, ĉar al vi estas destinite ricevi ŝin. Ĉar vi estas ŝia sola parenco. La knabino estas bela kaj prudenta.
13 Nun aŭskultu min, kaj mi parolos al ŝia patro, kaj kiam ni revenos el Rages, ni faros la geedziĝon. Ĉar mi scias ke, obee al la Leĝo de Moseo, Raguel ne donos ŝin al alia viro, ĉar tiel li altirus al si morton. Ĉar pli ol ĉiu alia, vi estas rajtigita ricevi ŝin kiel edzinon.
14 Tiam diris la knabo al la anĝelo: Azarja, frato, mi aŭdis ke la knabino estas donita al sep viroj, kaj ke ĉiu el ili pereis en la edziĝoĉambro.
15 Mi estas la sola infano de mia patro, kaj mi timas, ke se mi eniros, ankaŭ mi mortos, kiel la aliaj, ĉar demono amas ŝin. Ĝi ĝenas neniun, krom tiujn, kiuj proksimiĝas al ŝi. Nu, mi timas, ke mi mortos kaj ke tiel mi kondukos mian patron kaj mian patrinon en la tombon, en ĉargeno pro mi. Ili ne havas alian filon, kiu povus enterigi ilin.
16 La anĝelo diris al li: Ĉu vi ne memoras la ordonon de via patro, ke vi edziĝu kun virino el via gento? Nun, aŭskultu min, frato, ĉar ŝi estos via edzino. Kaj ne zorgu pri la demono, ĉar hodiaŭ nokte ŝi edziniĝos kun vi.
17 Kiam vi eniros la edziĝoĉambron, prenu la incensujon kaj surmetu iom el la koro kaj el la galo de la fiŝo, kaj bruligu ilin. La demono flaros tion kaj forfuĝos, kaj ĝi neniam en eterneco revenos.
18 Sed kiam vi proksimiĝos al ŝi, vi ambaŭ leviĝu kaj petu helpon de la kompatema Dio, kaj Li kompatos kaj savos vin. Ne timu, ĉar de eterne ŝi estas destinita por vi. Vi savos ŝin, kaj ŝi iros kun vi. Kaj mi konfidas, ke vi ricevos infanojn de ŝi.
19 Kiam Tobias tion aŭdis, li ekamis ŝin, kaj lia spirito tre alkroĉiĝis al ŝi.

Ĉapitro 7
1 Ili atingis Ekbatanan, kaj venis al la domo de Raguel. Sara renkontis ilin kaj salutis ilin, kaj ili ŝin. Ŝi kondukis ilin en la domon.
2 Raguel diris al sia edzino Edna: Kiom similas la junulo al mia kuzo Tobit!
3 Raguel demandis al ili: De kie vi estas, fratoj? Ili diris al li: El la idoj de Naftali, kaj ni vivas ekzile en Nineve.
4 Li diris al ili: Ĉu vi konas mian fraton Tobit? Ili diris: Ni konas lin.
5 Do li diris al ili: Ĉu li fartas bone? Ili diris: Li vivas kaj fartas bone. Kaj Tobias aldonis: Li estas mia patro.
6 Raguel eksaltis kaj kisis lin, li ekploris kaj benis lin, kaj diris: Vi estas filo de bona, bonega viro. Kaj aŭdinte, ke la okuloj de Tobit difektiĝis, li malĝojis kaj ploris.
7 Ankaŭ lia edzino Edna kaj lia filino Sara ekploris. Kun entuziasmo ili bonvenigis ilin.
8 Ili buĉis virŝafon el la grego, kaj donis al ili multajn manĝaĵojn.
9 Tobias diris al Rafael: Azarja, frato, parolu pri tio, kion dum la vojaĝo vi menciis, por ke la afero estu aranĝita.
10 Li informis Raguelon pri la afero. Kaj Raguel diris al Tobias: Manĝu, trinku, kaj estu feliĉa! Ĉar al vi decas ricevi mian filinon. Sed mi diros al vi la veron:
11 mi jam donis mian filinon al sep viroj, kaj ĉiu el ili mortis nokte, kiam li proksimiĝis al ŝi. Sed nun, estu do feliĉa.
12 Sed Tobias diris: Nenion mi gustumos ĉi tie, ĝis vi faros akordon kun mi. Raguel diris: Prenu ŝin al vi de nun, laŭ la juro. Vi ja estas ŝia parenco, kaj ŝi estas via. La kompatema Dio favoru vin.
13 Li alvokis sian filinon Sara, kaj preninte ŝian manon li transdonis ŝin al Tobias kiel edzinon. Li diris: Jen, laŭ la Leĝo de Moseo, prenu ŝin kaj konduku ŝin al via patro. Li benis ilin,
14 kaj li alvokis sian edzinon Edna. Li prenis folion kaj skribis edziĝokontrakton, kaj ili sigelis ĝin. Ili komencis manĝi.
15 Raguel alvokis sian edzinon Edna kaj diris al ŝi: Fratino, preparu la alian ĉambron, kaj enkonduku ŝin.
16 Ŝi agis laŭ lia diro, kaj enkondukis ŝin tien. Sara ekploris. Sed ŝia patrino sekigis ŝiajn larmojn kaj diris al ŝi:
17 Kuraĝon, infano. La Sinjoro de ĉielo kaj tero donu al vi ĝojon anstataŭ ĉi tiu malĝoja vivo. Kuraĝon, filino.

Ĉapitro 8
1 Post la manĝo, ili kondukis Tobiason al ŝi.
2 Dum li eniris, li memoris la vortojn de Rafael, kaj prenis la incensujon, kaj surmetis la koron kaj la hepaton de la fiŝo kaj bruligis ilin.
3 Kiam la demono flaris la odoron, ĝi forfuĝis ĝis la sudo de Egiptujo, kaj la anĝelo tie enkatenigis ĝin.
4 Kiam ambaŭ estis enfermitaj en la ĉambro, Tobias leviĝis el la lito kaj diris: Stariĝu, fratino, kaj ni preĝu, ke la Sinjoro kompatu nin.
5 Kaj Tobias diris: Benata Vi estas, Sinjoro de niaj prapatroj, kaj benata estas por eterne Via sankta kaj glora nomo. Benu Vin la ĉielo kaj ĉiuj viaj kreitaĵoj.
6 Vi kreis Adamon kaj donis al li lian edzinon Eva kiel helpanton kaj subtenon. El ili naskiĝis la homaro. Vi diris: Ne estas bone, ke la homo estu sola; Ni kreu al li helpanton similan al li.
7 Nun, Sinjoro, ne pro amoremo mi prenas ĉi tiun fratinon mian, sed kun ĝusta intenco. Montru al mi Vian kompaton, kaj lasu min maljuniĝi kune kun ŝi.
8 Kaj ŝi diris: Amen.
9 Ambaŭ enlitiĝis por la nokto.
10 Kiam Raguel leviĝis, li iris eksteren kaj fosis tombon. Li diris: Verŝajne ankaŭ li mortos.
11 Poste Raguel revenis en sian domon.
12 Li diris al sia edzino Edna: Sendu unu el la servistinoj por vidi ĉu li ankoraŭ vivas. Se ne, ni enterigu lin, kaj neniu scios.
13 La servistino eniris, malfermis la pordon, kaj trovis ilin dormantaj.
14 Ŝi eliris kaj sciigis al ili, ke li vivas.
15 Tiam Raguel benis Dion, dirante: Benata Vi estas, Dio, per ĉia pura kaj sankta beno. Benu Vin ĉiuj Viaj sanktuloj, kaj ĉiuj Viaj kreaĵoj. Benu Vin por eterne Viaj anĝeloj kaj Viaj elektitoj.
16 Benata Vi estas, ĉar Vi ĝojigis min. Ne okazis al mi, kiel mi antaŭtimis, sed Vi agis al mi laŭ Via multa kompato.
17 Benata Vi estas, ĉar Vi kompatis tiujn du solenaskitojn. Kompatu ilin, Mastro, kaj kompletigu ilian vivon per sano kaj ĝojo, sub Via kompato.
18 Li ordonis al siaj sklavoj plenŝuti la fosaĵon.
19 Li aranĝis por ili edziĝofeston de dekkvar tagoj
20 kaj antaŭ la fino de la edziĝofesto, Raguel petis lin ĵuri, ke li ne foriros de li antaŭ ol finiĝos la dekkvar tagoj de la festo.
21 Kaj post tio, kun duono de liaj posedaĵoj, bonfarte li reiru al sia patro. Kaj la ceteron, li diris, vi ricevos, kiam mi kaj mia edzino mortos.

Ĉapitro 9
1 Tobias alvokis Rafaelon, kaj diris al li:
2 Azarja, frato, prenu kun vi sklavon kaj du kamelojn, kaj iru al Rages de Medio, al Gabael, kaj reportu al mi la monon, kaj venigu ankaŭ lin mem al la edziĝofesto.
3 Ĉar Raguel ĵuris, ke mi ne foriru,
4 kaj mia patro kalkulas la tagojn; kaj se mi tre malfruos, li forte maltrankviliĝos.
5 Rafael foriris kaj tranoktis ĉe Gabael, kaj li donis al li la ateston. La alia alportis la monsakojn ankoraŭ sigelitajn, kaj transdonis ilin al li.
6 Ili frue leviĝis, kaj kune iris al la edziĝofesto. Kaj Tobias benis sian edzinon.

Ĉapitro 10
1 Tobit, lia patro, kalkulis ĉiun tagon. Kiam pasis la tempolimo por lia vojaĝo, kaj ili ankoraŭ ne revenis, li diris: Espereble ili ne trafis en problemojn! Eble Gabael mortis kaj neniu pretas doni al li la monon.
3 Li estis tre malfeliĉa.
4 Lia edzino diris al li: La infano pereis, ĉar li malfruas. Ŝi komencis lamenti pri li, kaj diris:
5 Ĉu ne gravas al mi, infano, ke mi perdis vin, la lumon de miaj okuloj?
6 Tobit diris al ŝi: Silentu. Ne zorgu. Li fartas bone.
7 Ŝi diris al li: Silentu, ne trompu min. Mia infano pereis. Kaj ĉiutage ŝi iris eksteren, al la vojo, laŭ kiu li foriris, kaj dumtage ŝi rifuzis manĝi. Kaj nokte ŝi ne ĉesis lamenti pri Tobias, sia filo, ĝis finiĝis la dekkvar tagoj de la edziĝofesto, dum kiuj Raguel perĵure devigis lin resti tie.
8 Tobias diris al Raguel: Lasu min foriri, ĉar mia patro kaj mia patrino perdas la esperon revidi min.
9 Lia bopatro diris al li: Restu kun mi. Mi sendos iun al via patro por informi lin pri vi. Sed Tobias diris: Ne; nun lasu min iri al mia patro.
10 Raguel leviĝis kaj donis al li lian edzinon Sara kaj duonon de siaj posedaĵoj, sklavojn, bestojn kaj monon.
11 Li benis ilin, kaj lasis ilin foriri dirante: Prosperigu vin la Dio de la ĉielo, infanoj, antaŭ ol mi mortos.
12 Kaj li diris al sia filino: Honoru viajn bogepatrojn, ĉar nun ili estas viaj gepatroj. Pri vi mi aŭdu bonajn novaĵojn. Kaj li kisis ŝin.
13 Kaj Edna diris al Tobias: Mia amata frato, la Sinjoro de la ĉielo rekonduku vin, kaj Li permesu ke mi vidu viajn infanojn el mia filino Sara, por ke mi havu ĝojon antaŭ la Sinjoro. Jen, mi konfidas al vi mian filinon: vi ne malĝojigu ŝin.
14 Post tio Tobias foriris, benante Dion, ĉar Li sukcesigis lian vojaĝon. Kaj li benis Raguelon kaj lian edzinon Edna.

Ĉapitro 11
1 Li vojaĝis, ĝis ili alproksimiĝis al Nineve. Tiam Rafael diris al Tobias:
2 Ĉu vi memoras, frato, kia vi forlasis vian patron?
3 Ni iru antaŭ via edzino kaj pretigu la domon.
4 Tenu preta la galon de la fiŝo. Ili ekiris, kaj la hundo ilin sekvis.
5 Anna sidis apud la vojo, rigardante, ĉu ŝi ekvidos sian infanon.
6 Kaj ŝi vidis lin veni, kaj diris al lia patro: Jen venas via filo kaj la viro, kiu vojaĝas kun li.
7 Rafael diris: Mi estas certa, ke via patro rericevos la vidon.
8 Ŝmiru la galon sur liajn okulojn. Kiam ili jukos, li frotos ilin, kaj forfalos la blankaĵoj, kaj li vidos vin.
9 Anna alkuris; ŝi falis al sia filo ĉirkaŭ la kolon kaj diris al li: Mi vidis vin, infano! Nun mi povas morti. Kaj ambaŭ ploris.
10 Tobit stumble paŝis al la pordo. Lia filo kuris al li,
11 kaj prenis sian patron ĉebrake, ŝmiris la galon sur la okulojn de sia patro dirante: Kuraĝon, patro.
12 Kiam ili ekjukis, Tobit frotis al si la okulojn, kaj la blankaĵoj falis de liaj okuloj.
13 Vidante sian filon, li falis al li ĉirkaŭ la kolon kaj ploris, dirante:
14 Benata Vi estas, Dio, kaj benata estas por eterne Via nomo. Benataj estas ĉiuj Viaj sanktaj anĝeloj. Ĉar Vi punis kaj kompatis min, kaj jen mi vidas mian filon Tobias!
15 Lia filo ĝoje eniris la domon, kaj rakontis al sia patro la mirindaĵojn kiuj okazis al li en Medio.
16 Poste, ĝojante kaj benante Dion, Tobit iris eksteren por renkonti sian bofilinon ĉe la pordo de Nineve. La personoj, kiuj vidis lin veni, miregis, ĉar li vidas. Tobit atestis antaŭ ili, ke lin kompatis Dio.
17 Kiam Tobit proksimiĝis al sia bofilino Sara, li benis ŝin dirante: Bonvena vi estu, filino. Benata estas Dio, kiu kondukis vin al ni, kaj benataj estas via patro kaj via patrino.
18 Kaj ĉiuj liaj parencoj en Nineve kunĝojis kun li.
19 Ankaŭ Aĥiaĥar kaj lia nevo Nasbas venis, kaj oni festis la edziĝon de Tobias dum sep tagoj, ĝojplene.

Ĉapitro 12
1 Tobit alvokis sian filon Tobias, kaj diris al li: Jen, infano, la pago por la viro, kiu akompanis vin. Ni ja devas aldoni al ĝi.
2 Li diris al li: Patro, ne estus perdo al mi, se mi donus al li duonon de tio, kion mi alportis.
3 Ĉar li rekondukis min bonfarta, kaj li kuracis mian edzinon, kaj la monon li reportis, kaj ankaŭ vin li kuracis.
4 La maljunulo diris al li: Li meritas tion.
5 Li alvokis la anĝelon kaj diris al li: Prenu duonon de ĉio, kion vi alportis.
6 La anĝelo vokis ilin ambaŭ flanken kaj diris al ili: Benu Dion, kaj laŭdu Lin. Donu la honoron al Li, kaj proklamu Lin antaŭ ĉiu vivanto, pro tio, kion Li faris al vi. Estas bone beni Dion kaj laŭdi Lian nomon, inde rakontante la historion de la faroj de Dio. Ne hezitu laŭdi Lin.
7 Estas bone kaŝi sekretojn de reĝo, sed estas glore malkaŝi la farojn de Dio. Faru bonon, kaj malbono ne trovos vin.
8 Estas bone preĝi kaj fasti, doni almozojn kaj agi juste. Pli bona estas malmulto en justeco ol multo en maljusteco. Estas pli bone almozdoni ol amasigi monon.
9 Ĉar almozdonado savas el la morto kaj purigas de ĉia peko. Kiu faras almozojn kaj justecon, tiu pleniĝos per vivo,
10 sed kiu pekas, tiu estas malamiko de sia propra vivo.
11 Nenion mi kaŝos de vi. Mi diris: Estas bone kaŝi sekretojn de reĝo, sed glore malkaŝi la farojn de Dio.
12 Nu, kiam vi kaj via bofilino preĝis, mi portis viajn preĝojn al la atento de la Sankta. Kaj kiam vi enterigadis la mortintojn, same estis kun vi tie ankaŭ mi.
13 Kaj kiam senhezite vi stariĝis kaj forlasis vian manĝon por eliri prizorgi la mortinton, mi vidis vin agi bone, kaj mi estis kun vi.
14 Kaj nun Dio min sendis por kuraci vin kaj vian bofilinon Sara.
15 Mi estas Rafael, unu el la sep sanktaj anĝeloj, kiuj alportadas la preĝojn de la sanktuloj kaj povas eniri la gloron de la Sankta.
16 Ambaŭ konsterniĝis kaj falis survizaĝen, ĉar ili timis.
17 Sed li diris al ili: Ne timu, vi havos pacon. Benu do Dion por eterne.
18 Ĉar mi ne venis pro propra favoro, sed ĉar Dio tion deziris. Tial, eterne benu Lin.
19 Ĉiujn tagojn dum mi estis videbla al vi, mi ne manĝis nek trinkis: nur ŝajnon vi vidis.
20 Nun laŭdu Dion, ĉar mi supreniros al Tiu, kiu min sendis. Kaj skribu en libro ĉion, kio okazis.
21 Ili stariĝis; kaj ili ne plu vidis lin.
22 Ili ĉie proklamis la grandajn kaj mirindajn farojn de Dio, kaj ke la anĝelo de la Sinjoro aperis al ili.

Ĉapitro 13
1 Tobit skribis preĝon de ĝojo. Li diris:
2 Benata estas Dio, kiu vivas kaj regas eterne, ĉar Li punas kaj kompatas, Li kondukas al Hadeso kaj suprenkondukas. Neniu povas eviti Lian manon.
3 Dankdiru al Li, filoj de Izrael, antaŭ la nacioj, ĉar Li disigis nin inter ili.
4 Tie proklamu Lian grandecon, laŭdu Lin antaŭ ĉiu vivanto, ĉar Li estas nia Sinjoro kaj Dio, Li estas nia Patro eterne.
5 Li punas nin pro niaj pekoj, kaj poste Li kompatas nin kaj savas nin elinter ĉiuj nacioj, kien ajn ni dispeliĝis inter ili.
6 Se vi turnos vin al Li plenkore, kaj agos laŭjuste antaŭ Li, plenanime, tiam Li turnos Sin al vi, kaj ne kaŝos Sian vizaĝon de vi.
7 Vidu, kion Li faras por vi, kaj danku Lin plenbuŝe. Benu la Sinjoron de justeco, laŭdu la Reĝon eternan.
8 En la lando de mia kaptiteco mi dankas Lin, kaj al pekuloj mi montras Liajn potencon kaj grandecon. Turnu vin, pekuloj, faru justecon antaŭ Li. Kiu scias ĉu Li atentos vin, kaj kompatos vin?
9 Mi laŭdas mian Dion, mia animo laŭdas la Reĝon de la ĉielo, kaj mi ĝojegos pro Lia grandeco.
10 Ĉiu en Jerusalem diru plendanke: Jerusalem, sankta urbo, vin Li punos pro la faroj de viaj filoj, kaj poste Li kompatos la filojn de justuloj.
11 Danku la Sinjoron ĝuste, benu la Reĝon eternan, por ke en vi denove ĝoje konstruiĝu Lia tendo,
12 kaj Li gajigu en vi la kaptitojn, kaj amu en vi la suferantojn, eterne, dum ĉiuj generacioj.
13 Multaj popoloj venos defore pro la nomo de Dio la Sinjoro, kun en siaj manoj donacoj, donacoj por la Reĝo de la ĉielo. Senfine, generacioj ĝoje laŭdos vin.
14 Malbenataj estas ĉiuj, kiuj malamas vin, benataj ĉiuj, kiuj vin amas eterne.
15 Feliĉa vi estu kaj ĝoja pro la filoj de justuloj, ĉar ili kunvenos kaj benos la Sinjoron de la justuloj; feliĉaj estas kiuj vin amas; ili ĝojos pro via paco.
16 Feliĉaj estas tiuj, kiuj malĝojis pro ĉiuj batoj al vi, ĉar ili ĝojos pri vi, vidante ĉiun gloron vian, kaj eterne ili feliĉos. Mia animo, benu Dion, la grandan Reĝon.
17 Ĉar Jerusalem rekonstruiĝos per safiro kaj smeraldo, kaj viaj muroj el ŝtonoj valoraj, kaj el pura oro la turoj kaj remparoj; kaj la placoj de Jerusalem ornamiĝos per berilo kaj karbo kaj ili estos primetitaj per ŝtonoj el Ofir.
18 En ĉiuj ĝiaj kvartaloj sonos: Haleluja! kaj oni levos la laŭdon, dirante: Benata estas Dio, kiu levis vin eterne.

Ĉapitro 14
1 Tiel Tobit finis sian dankon.
2 Li havis la aĝon de kvindek ok jaroj, kiam li perdis sian vidpovon, kaj post ok jaroj ree li vidis. Li faris almozdonojn kaj plu timis Dion la Sinjoron, kaj laŭdadis Lin.
3 Li fariĝis tre maljuna. Li alvokis siajn filon kaj ties filojn kaj diris al li: Infano, prenu viajn filojn. Jen mi fariĝis maljuna, kaj baldaŭ mi forlasos la vivon.
4 Iru al Medio, infano, ĉar mi estas konvinkita, ke prave diris la profeto Jona pri Nineve, ke ĝi estos neniigita, sed en Medio estos paco, portempe. Kaj niaj fratoj estos dispelitaj sur la tero, for de la bona lando, kaj Jerusalem estos dezerta, kaj la loĝejo de Dio estos forbruligita en ĝi, kaj ĝi estos dezerta longan tempon.
5 Sed poste Dio kompatos pri ili kaj Li rekondukos ilin al la lando, kaj ili rekonstruos la loĝejon, ne kiel estis la unua; kaj ĝi ekzistos ĝis plenumiĝos la tempo de ĉi tiu mondo. Poste, ili revenos el la ekzilo kaj rekonstruos Jerusalemon honorplene, kaj la loĝejo de Dio estos konstruita tie por ĉiu generacio, eterne, glore, kiel antaŭdiris pri ĝi la profetoj.
6 Kaj ĉiuj nacioj konvertiĝos kaj honeste timos Dion la Sinjoron, kaj ili enterigos siajn idolojn, kaj ĉiuj popoloj benos Dion.
7 Ankaŭ Lia propra popolo laŭdos Dion. Kaj Sian popolon altigos la Sinjoro. Kaj ĉiuj, kiuj amas Dion vere kaj juste, tiuj ĝojos, kaj ili bonfaros al niaj fratoj.
8 Kaj nun, infano, foriru el Nineve, ĉar ĉio okazos, kion diris la profeto Jona.
9 Obeu la Leĝon kaj la ordonojn, kaj estu kompatema kaj justa, por ke vi bone fartu, kaj enterigu min dece, kaj vian patrinon apud mi. Kaj ne restu en Nineve.
10 Infano, pripensu, kion faris Aman al Aĥiaĥar, kiu edukis lin: kiel el lumo li kondukis lin al mallumo, kaj kiel li kompensis lin. Aĥiaĥar estis savita, kaj repagis ĝin al la alia kaj tiu do mem trafiĝis en mallumon. Ankaŭ Manase, kiu almozdonis, saviĝis el la mortiga kaptilo, kiun Aman preparis por li; sed Aman mem falis en la kaptilon kaj perdiĝis.
11 Nu, infanoj, vidu do, kion faras almozdonado, kaj kiel savas justeco. Kiam tion li diris, lia spirito forlasis lin sur la lito. Lia aĝo estis cent kvindek ok jaroj. Tobias glore enterigis lin.
12 Kaj kiam mortis Anna, li enterigis ŝin apud la patro. Kun sia edzino kaj siaj filoj Tobias foriris al Ekbatana, al sia bopatro Raguel.
13 Honorplene li fariĝis maljuna, kaj li enterigis siajn bogepatrojn glore. Li heredis iliajn posedaĵojn kaj tiujn de sia patro Tobit.
14 Li mortis en la aĝo de cent dudek sep jaroj, en Ekbatana en Medio.
15 Sed antaŭ ol li mortis, li ankoraŭ informiĝis pri la pereo de Nineve, kiun submetis Nebukadnecar kaj Aĥaŝveroŝ. Antaŭ ol morti, li ĝojis pro Nineve.